Norda Koreio okazigis realpafadan manovron por respondi militan agadon de Suda Koreio
Shanshan Publikigita: 2024-01-06 18:53:13

Laŭ la Centra Novaĵagentejo de Demokratia Popola Respubliko de Koreio, de la 9a ĝis la 11a horo de la 5-a de januaro laŭ la loka tempo, la ĉefstabejo de la Nordkorea Popola Armeo publikigis raporton deklarante, ke nordkoreaj trupoj faris mararmean realpafadan manovron en la sudokcidentaj akvoj de la lando.

La raporto deklaris, ke ĉi tiu ekzerco estis natura kontraŭatako de la Popola Armeo kontraŭ la agoj de la sudkorea armeo. La raporto kondamnis la sudkorean armeon, kiu faris grandskalan artileriapafadon kaj manovran trejnadon ĉe la dulandaj landlimoj ekde la komenco de la jaro. Koncerne al la evakuadordono eldonita de la sudkorea armeo al lokaj loĝantoj en la areo de insuloj Yeonpyeong kaj Baengnyeong, la raporto atentigis, ke la direkto de la realpafado nordkorea  ne havis ajnan efikon al la du insuloj.

La raporto diris ankaŭ, ke se la malamiko uzus "respondon" kiel pretekston por provoko, la Nordkorea Popola Armeo faros fortajn kontraŭatakojn en senprecedenca skalo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree