La Ŝtata Konsilio de Ĉinio vendrede okazigis regulan kunvenon por taksi la disvolviĝon de la arĝentharara ekonomio, kaj aŭdis raporton pri certigo de la pago de salajroj de migrantaj laboristoj.
La kunveno, prezidita de ĉefministro Li Qiang, emfazis, ke pligrandigo de la arĝentharara ekonomio estas grava rimedo por aktive respondi al la maljuniĝanta loĝantaro kaj antaŭenigi altkvalitan disvolvon, kiu profitigos kaj la nunon kaj la estontecon.
Laŭ la kunveno, estas necese, ke la registaro efike plenumu sian respondecon sekurigi bazajn bezonojn, plifortigi bazan porvivan protekton por aĝuloj kaj plialtigi la provizon de bazaj publikaj servoj.