Wang Yi: Kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono urĝe necesas por ambaŭ kaj la mondo
Ĝoja Publikigita: 2024-01-06 18:04:37

Ĉina ministro de eksteraj aferoj Wang Yi diris vendrede, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono estas ne plu opcio sed urĝa neceso por unu la alia kaj la mondo ĝenerale.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en akcepto rememora al la 45-a datreveno de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono en Pekino.

Wang diris, ke la du ŝtatestroj substrekis necesecon de kontinua dediĉo al stabligo kaj disvolvo de la dulandaj rilatoj por profitigi la du landojn kaj la mondon.

En la pasintaj 45 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono venkis malfacilojn kaj kontinue marŝis antaŭen, kaj la amplekso de kunlaboro atingis senprecedencan nivelon.

En la akcepto, Wang substrekis gravecon de paco, kunlaboro kaj komuna gajno kiam li resumis la dulandajn rilatojn en la pasintaj 45 jaroj.

Li diris, “Paco estas la plej fundamenta angulŝtono de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.” Li aldonis, ke sen konflikto kaj alfrontiĝo inter Ĉinio kaj Usono estas la plej grava dividendo de paco por la homaro.

Li priskribis la kunlaboron la plej ĝusta elekto por kunekzistado de Ĉinio kaj Usono.

Li diris ankaŭ, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono ne plu estas opcio sed urĝa neceso por ili ambaŭ kaj la mondo.

Li diris, ke la plej esenca naturo de interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Usono estas komuna gajno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree