Ĉinio decidis praktiki sankciojn kontraŭ 5 usonaj militindustriaj entreprenoj
Shanshan Publikigita: 2024-01-07 18:57:47

La 7-an de januaro, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj respondis al demando de raportisto pri batalo kontraŭ la armilo-vendado de Usono al Tajvano kaj usonaj sankcioj kontraŭ ĉinaj entreprenoj. Li diris, ke Ĉinio decidis praktiki sankciojn kontraŭ kvin usonaj militindustriaj entreprenoj. La sankciaj rimedoj inkluzivas frostigon de iliaj moveblaj, nemoveblaj kaj aliaj diversformaj havaĵoj en Ĉinio, kaj malpermeson de komercoj kaj kunlaboroj de organizoj kaj individuoj en Ĉinio kun ili.

La proparolanto emfazis, ke estas firma kaj neŝancelebla decidemo de la ĉina registaro protekti ĝiajn nacian suverenecon, sekurecon kaj teritorian integrecon, kaj garantii la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj kaj civitanoj. Ni urĝas, ke Usono praktike observu la principon de unu Ĉinio kaj la dispoziciojn de la tri komunaj komunikoj de Ĉinio kaj Usono, rigore obeu la internacian juron kaj la bazajn normojn de internaciaj rilatoj, ĉesigu armi Tajvanon kaj haltigu kontraŭleĝajn unuflankajn sankciojn kontraŭ Ĉinio. Alie, ĝi ricevos firman kaj fortan kontraŭbatalon de Ĉinio. "

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree