Laŭ raporto de la Siria Araba Novaĵ-Agentejo en la 6-a de januaro , tiutage la usona armeo amase transportis petrolon kaj aliajn resursojn ŝtele ekspluatajn el nordorienta Sirio al Irako.
La Siria Araba Novaĵ-Agentejo citis vortojn de lokanoj raportante, ke aŭtovico de usona armeo kun 56 cisternovagonoj transportis petrolon ŝtele ekspluatan el siriaj naftejoj al Irako trans kontraŭleĝaj landlimaj transirejoj tiutage. En la sama tago alia aŭtovico de usona armeo konsistanta el 34 cisternovagonoj, kamionoj ktp. transportis resursojn ŝtelitajn el Sirio al usonaj armeaj bazoj en Irako.
En la lastaj jaroj, siriaj oficialaj amaskomunikiloj multfoje raportis, ke la usona armeo ŝtelis resursojn el la nordorienta Sirio kaj transdonis ilin al usonaj armeaj bazoj en Irako. Nuntempe, multaj lokoj en la nordorienta Sirio estas regataj de la "Siriaj Demokrataj Fortoj". La organizo estas ĉefe gvidata de la siriaj kurdaj armitaj fortoj "Popolprotektaj Unuoj" kaj subtenata de Usono.