Nacia ŝuldo de Usono daŭre altiĝas, superante 34 duilionojn da usonaj dolaroj
Shanshan Publikigita: 2024-01-07 18:53:20

La 2-an de januaro laŭ la loka tempo, la Usona Financa Departemento publikigis raporton montrante, ke la totala nacia ŝuldo de Usono unuafoje superis 34 duilionojn da usonaj dolaroj la 29-an de decembro 2023.

En la pasinta jardeko, la fiska deficito de la usona registaro plurfoje ŝvelis, kaj la nacia ŝuldo daŭre etendiĝis kiel neĝbulo kun konsterna rapido. Se ĉi tiu ŝuldo estus dividita inter la usona popolo, la pokapa ŝuldo superus 100 000 usonajn dolarojn.

La kreskanta usona nacia ŝuldo estas la rezulto de nerespondeco de la usona federacia registaro pri fiska demando. Sinsekvaj registaroj nur zorgis pri tujaj politikaj interesoj kaj ignoris longperiodan fiskan sanon, kaŭzante la pli kaj pli grandan "truon" en la usona ŝuldo, detruante merkatfidon al la usona registaro kaj la usona dolaro, serioze influante la kreditsistemon de multaj landoj, inkluzive de Usono mem, kaj malhelpante disvolviĝon de tutmonda ekonomio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree