Ĉina Ŝtata Konsilio publikigis gvidan dokumenton, kiu specifas ŝlosilajn reformajn rimedojn por plibonigi buĝetan sistemon pri enspezo el ŝtataj kapitalaj operacioj.
La gvidilo skizas detalajn rimedojn, celante establi ampleksan, optimuman, glatan kaj efikan buĝetan sistemon fine de la periodo de la 14-a Kvinjara Plano (2021 – 2025).
La gvidilo ankaŭ substrekas la necesecon plibonigi la elspezan strukturon de ŝtata kapitalo, enkonduki kapitalon al ŝlosilaj kampoj kaj malfortaj ĉeneroj, kaj fortigi garantion por ĉefaj naciaj strategiaj taskoj.