La 9an de januaro en Xichang-a Satelitlanĉa Centro Ĉinio sukcese ĵetis novan X-radian sateliton en planitan orbiton.
La portoraketo Changzheng-2C estis ĵetita je la 15a horo kaj 3 minutoj portante la sateliton Einstein-sondilo, kiu estis taskita por observi fortegajn ekbrilojn el kosmaj okazaĵoj.
Tio estas la 506a flugmisio de la raketoserio Changzheng.