Raportisto informiĝis el Ĉina Fervojo, ke en 2023 la Ĉina Fervoja Grupo plene elvolvis sian avantaĝon de la reto de rapidegaj fervojlinioj, optimunigis horaron de trajnoj, plialtigis sian kapablon de transportado dum pinthoroj. En la pasinta jaro la tutlanda fervojo transportis 3,68 miliardojn da pasaĝeroj. La taga kvanto de transportado dum pinthoroj superis 20 milionojn, kaj la averaĝa ĉiutaga kvanto superis 10 milionojn. La jara kvanto kaj taga kvanto de transportado dum pinthoroj en 2023 ambaŭ atingis novajn altojn.