Ĉina funkcianta rapidega fervojo superas 45 000 kilometrojn
Yu Publikigita: 2024-01-09 20:32:17

Donitaĵoj de la Ĉina Ŝtata Fervoja Grupo montris marde, ke la totala longo de la funkciantaj rapidegaj fervojlinioj de Ĉinio atingis 45 000 kilometrojn antaŭ la fino de 2023.

La funkcianta distanco de la fervoja reto de Ĉinio sumiĝis je 159 000 kilometroj, laŭ laborkunveno de la Ŝtata Fervoja Kompanio.

En 2023, la investo por fiksaj aktivoj en la fervoja sektoro de la lando kalkuliĝis al 764,5 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 107,7 miliardoj da usonaj dolaroj), markante 7,5-procentan kreskon kompare kun la antaŭa jaro.

La donitaĵoj montris, ke entute 3 637 kilometroj da novaj fervojlinioj ekfunkciis en 2023, inkluzive de 2 776 kilometroj da rapidegaj fervojlinioj.

La grupo diris, ke progreso en la konstruado de fervoja infrastrukturo de la lando pasintjare inkluzivas la finkonstruiĝon kaj ekfunkcion de 34 fervojaj projektoj, la komencon de servoj ĉe 102 fervojaj stacioj, kaj la antaŭenigon de 112 fervojaj projektoj, kiuj restas sub la konstruado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree