Laŭ informo de ĉina Nacia Spaciala Administracio merkrede, en la 8a kaj la 9a de januaro, la partaj produktoj de la sondilo Chang’e 6 por la lunesplora projekto jam estis transportitaj al la Wenchang-a Aerokosma Lanĉcentro por posta lanĉo.
La misio de Chang’e 6 realigos teknikojn de dezajno kaj regado de kontraŭira orbitro de la Luno, inteligenta specimenado kaj alluniĝo sur la dorsa flanko de la Luno kaj samtempe faros sciencan esploradon kaj internacian kunlaboron en surluniĝa zono.
La sondilo Chang’e 6 estos lanĉita laŭplane en la unua duono de 2024.