Wang Yi alvokas intensigon de ĉina-rusa strategia kunordigo
Yu Publikigita: 2024-01-11 16:34:39

Ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke kiel du respondecaj gravaj landoj, Ĉinio kaj Rusio devas plifortigi strategian komunikadon, starigi pli da strategiaj konsentoj kaj efektivigi pli da strategia kunlaboro pri la estonteco de la homaro kaj la mondo.

Wang faris la rimarkojn en telefona konversacio kun rusa ministro pri eksteraj aferoj Sergei Lavrov, en kiu ili interŝanĝis novjarajn salutojn.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke en la pasinta jaro, sub la strategia gvidado de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin, la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo por nova erao funkciis sur alta nivelo.

Wang diris, ke ĉi tiu jaro markas la 75an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio kaj la komencon de la Ĉina-Rusa Kultura Jaro, kaj la du flankoj devas, konforme al la konsento atingita de la du ŝtatestroj, okazigi festajn aktivadojn, intensigi altnivelajn interŝanĝojn, akceli la profundan disvolviĝon de duflanka praktika kunlaboro, antaŭenigi interpopolajn interŝanĝojn en diversaj kampoj kaj plue firmigi la publikan subtenon kaj socian fundamenton por duflankaj rilatoj.

Lavrov diris, ke rusa-ĉinaj rilatoj akiris fruktodonajn rezultojn en 2023, kaj en la nova jaro Rusio pretas labori kun Ĉinio por konservi altnivelajn interŝanĝojn, plifortigi duflankan kunlaboron en kampoj kiel ekonomio, komerco kaj investo, profundigi interpopolajn interŝanĝojn en la kampoj de sporto kaj kulturo, okazigi sukcesan Ĉina-Rusan Kulturan Jaron, antaŭenigi komunikadon kaj kunordigon en internaciaj aferoj, kaj kunigi manojn por akiri novajn atingojn en duflankaj rilatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree