Ĉina komerca ministro telefone konversaciis kun sia usona paralelulo
Pluveta Publikigita: 2024-01-11 20:38:34

La 11an de januaro ĉina komerca ministro Wang Wentao telefone konversaciis kun Gina Raimondo, usona komerca ministro. Rilate efektivigon de grava konsento atingita de la du ŝtatestroj en ilia kunveno en San-Francisko, la du flankoj faris profundan kaj efikan komunikadon pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj de komuna zorgo.

Wang diris, ke la renkontiĝo en San-Francisko inter la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono montris la direkton por disvolviĝo de ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter la du landoj, kaj la du flankoj devas ludi aktivan rolon en la komunika kaj interŝanĝa mekanismo inter la dulandaj komercaj ministerioj kaj krei bonajn kondiĉojn por kunlaboro inter entreprenoj. Wang esprimis seriozajn zorgojn ĉefe pri usonaj limigoj al triapartia eksporto de fotogravurmaŝinoj al Ĉinio, esploroj pri la provizĉeno de maturaj procezaj blatoj, kaj sankcioj, kiuj subpremas ĉinajn kompaniojn.

La du flankoj ankaŭ faris diskuton pri demandoj de ĉina-usona komerco kaj ŝtata sekureca limo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree