Proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj, Mao Ning, anoncis ĵaŭde, ke ĉina ĉefministro Li Qiang ĉeestos la jaran kunvenon de la Monda Ekonomia Forumo (MEF) de 2024 kaj faros oficialan viziton al Svisio kaj Irlando de la 14a ĝis la 17a de januaro.
Mao aldonis, ke Li faros la vojaĝon laŭ la invito de Klaus Schwab, fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, Viola Amherd, prezidanto de la Svisa Konfederacio, kaj Leo Varadkar, irlanda ĉefministro.