Proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj, Mao Ning, anoncis ĵaŭde, ke ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vizitos Egiption, Tunizion, Togolandon kaj Kotdivuaron laŭ invito de la 13a ĝis la 18a de januaro. Estas la 34a sinsekva jaro, ke Afriko estas la celloko de la ĉiujara unua eksterlanda vizito de ĉina ministro pri eksteraj aferoj.
Mao aldonis, ke post sia vojaĝo al Afriko, Wang vizitos Brazilon kaj Jamajkon laŭ invito de la 18a ĝis la 22a de januaro.