Ekstera komerco de Ĉinio kreskis je 0,2% en 2023
Yu Publikigita: 2024-01-12 17:13:06

Oficialaj donitaĵoj montris vendrede, ke la totala sumo de varaj importoj kaj eksportoj de Ĉinio kreskis je 0,2% en 2023 kompare kun la antaŭa jaro.

En 2023, la ekstera komerco de la lando sumiĝis je 41,76 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 5,87 duilionoj da usonaj dolaroj), laŭ la Ĝenerala Dogana Administracio.

La donitaĵoj montris, ke eksportado kreskis je 0,6% kompare kun la antaŭa jaro ĝis 23,77 duilionoj da juanoj, dum importado malpliiĝis je 0,3% ĝis 17,99 duilionoj da juanoj.

Wang Lingjun, vicestro de la Ĝenerala Dogana Administracio, diris en gazetara konferenco, ke la donitaĵoj pruvis, ke la eksportaj produktoj de Ĉinio ankoraŭ havas solidajn konkurencivajn avantaĝojn.

La totala eksporta sumo de la teknik-intensa verda triopo, nome sunaj piloj, litijonaj baterioj kaj elektraj veturiloj, pliiĝis je 29,9% ĝis 1,06 duilionoj da juanoj en 2023. Tio markas la unuan fojon, ke la sumo superis duilionon da juanoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree