Ĉinio lanĉis 7an aron de gravaj eksterlandaj investataj projektoj
Ema Publikigita: 2024-01-13 17:23:45

La ĉina Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo lastatempe lanĉis la 7an aron de gravaj eksterlandaj investataj projektoj, kun totala planita investado de pli ol 15 miliardoj da usonaj dolaroj.

Laŭ la ĉina Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, la 11 projektoj listigitaj kiel la 7a aro de gravaj eksterlandaj investataj projektoj rilatas al kampoj de biomedicino, aŭtofabrikado, novenergiaj baterioj, kemia industrio kaj la aliaj. La nombro de elektitaj projektoj estas la plej granda iam ajn.

Ĝis nun, la unuaj 6 aroj de 40 gravaj eksterlandaj investataj projektoj plenumis totalan investon de 73 miliardoj da usonaj dolaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree