Altranga oficisto de KPĈ vizitis Usonon
Ema Publikigita: 2024-01-14 17:32:29

Liu Jianchao, estro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), gvidis delegacion de KPĈ por viziti Usonon de la 8a ĝis la 13a de januaro.

Dum la vizito, Liu renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario Antony Blinken, ĉefa vickonsilisto pri nacia sekureco Jon Finer, federaciaj senatanoj kaj reprezentantoj de ambaŭ demokrataj kaj respublikanaj partioj, urbestro de San-Francisko London Breed kaj personoj de usonaj sektoroj inkluzive de financo, industrio kaj komerco, pensfabriko, kaj amaskomunikilaro.

Liu ankaŭ renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres.

La delegacio havis profundan interŝanĝon de opinioj kun diversaj partioj pri disvolvaj perspektivoj de Ĉinio, ĉina-usonaj rilatoj kaj tutmonda regado.

Ambaŭ la ĉina kaj la usona flankoj diris, ke ili konstante plenumos la gravajn konsentojn atingitajn de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joe Biden kaj prenos konkretajn agojn por antaŭenigi la stabilan, sanan kaj daŭrigeblan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree