Ĉina ĉefministro sendis gratulleteron al Ĉina-Kamboĝa Jaro de Interhoma Interŝanĝo
Ema Publikigita: 2024-01-14 17:31:09

Ĉina ĉefministro Li Qiang sabate sendis gratulleteron al Ĉina-Kamboĝa Jaro de Interhoma Interŝanĝo.

Li diris, ke Ĉinio kaj Kamboĝo estas ambaŭ antikvaj civilizacioj kun gloraj kulturoj, kaj la amikeco inter la du popoloj havas longan historion.

Laŭ Li, nuntempe sub la strategia gvidado de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la ŝtatestro de Kamboĝo, la konstruado de la ĉina-kamboĝa komunumo kun komuna estonteco eniris en novan epokon karakterizitan de altkvalitaj, altnivelaj kaj altaj normoj, kun profundiĝo de politika reciproka konfido, akcelo de praktika kunlaboro kaj prosperaj kulturaj interŝanĝoj, kiuj alportis realajn profitojn al la homoj de ambaŭ landoj, diris la ĉefministro.

Li ankaŭ alvokis ambaŭ flankojn kune antaŭenigi reciprokajn vizitojn de turistoj, pliigi junularajn interŝanĝojn kaj malfermi novajn perspektivojn por interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj, por kontribui al la konstruado de ĉina-kamboĝa komunumo kun komuna estonteco en la nova epoko kaj kune krei modelon de konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

En la sama tago, kamboĝa ĉefministro Hun Manet ankaŭ sendis gratulleteron al la Ĉina-Kamboĝa Jaro de Interhoma Interŝanĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree