La 13an de januaro proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj respondis pri elekto en Tajvano.
Raportisto demandis, ke kiel komentu pri la elekto de la regiono Tajvano?
La proparolanto diris, ke la proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilantaro jam faris komenton pri tio.
La proparolanto diris, ke la tajvana demando estas interna afero de Ĉinio. Kiel ajn ŝanĝiĝas la situacio en la insulo Tajvano, la baza fakto, ke ekzistas nur unu Ĉinio en la mondo kaj Tajvano estas parto de Ĉinio, ne ŝanĝiĝos. Ne ŝanĝiĝos la pozicio de la ĉina registaro pri la principo de unu Ĉinio, kontraŭstaro al separatismo de "Tajvana sendependeco" kaj kontraŭstaro al "du Ĉinioj" kaj "unu Ĉinio, unu Tajvano". Ne ŝanĝiĝos la ĝenerala konsento kaj stabila strukturo de la internacia komunumo pri la principo de unu Ĉinio. La principo de unu Ĉinio estas la ankro de paco kaj stabileco trans la Tajvana Markolo. Ni kredas, ke la internacia socio daŭre persistos en la principo de unu Ĉinio, komprenos kaj subtenos la justan aferon de la ĉina popolo kontraŭstari separismajn agadojn de "Tajvana sendependeco" kaj klopodi por nacia reunuiĝo.