Proparolanto respondis demandon pri rompo de diplomatiaj rilatoj inter Nauro kaj Tajvano
Mirinda Publikigita: 2024-01-15 17:38:10

Lunde proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj respondis demandon pri rompo de diplomatiaj rilatoj inter Nauro kaj Tajvano.

Raportisto diris, ke la naura registaro oficiale deklaris agnoskon de la principo de unu Ĉinio kaj rompis siajn diplomatiajn rilatojn kun Tajvano kaj restarigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kaj li petis komenton de la proparolanto pri tiu evento.

La proparolanto diris, ke Nauro kiel suverena sendependa lando deklaris  agnoskon de la principo de unu Ĉinio kaj rompis siajn tiel nomatajn diplomatiajn rilatojn kun la tajvana instanco kaj volas restarigi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, Ĉinio esprimis laŭdon kaj bonvenon pri tiu decido.

La proparolanto diris, ke en la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, Tajvano estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio. La registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la ununura leĝa registaro reprezentanta Ĉinion. Tio estis aprobita en la Ĝenerala Asembleo de UN per la rezolucio 2758 kaj estas ĝenerala kono de la internacia komunumo. Surbaze de la principo de unu Ĉinio, Ĉinio jam establis diplomatiajn rilatojn kun 182 landoj en la mondo. Restarigo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio refoje sufiĉe pruvis, ke la principo de unu Ĉinio estas ĝenerala tendenco. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree