Li Qiang tekunsidis kun svisa federacia prezidanto Viola Amherd
Mirinda Publikigita: 2024-01-15 17:23:47

Posttagmeze dimanĉe laŭ la loka tempo, ĉina ĉefministro Li Qiang kaj svisa federacia prezidanto Viola Amherd kune veturis de Zurikio al svisa ĉefurbo Berno per speciala trajno kaj survoje faris sinceran babiladon en afabla kaj amika etoso. 

Li diris, ke Svisio estas unu el la okcientaj landoj, kiuj plej frue agnoskis la Ĉinan Popolan Respublikon kaj la du landoj havas longan historion en amika kunlaboro. Svisio havas ne nur pitoreskajn naturajn pejzaĝojn, sed ankaŭ bonan ekologian medion, progresintan novigan kapablon kaj altkvalitan “fabrikado de Svisio”. Nun Ĉinio antaŭenigas la ĉinan modernigan konstruadon en ĉiuj aspektoj per altkvalita disvolviĝo, Ĉinio volas fortigi interŝanĝojn kaj interlernadon kun Svisio, profundigi reciproke utilan kunlaboron en diversaj kampoj por akiri pli multajn pragmatajn fruktojn. Ĉinio volas kune kun Svisio, surbaze de la 75a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, pligrandigi lokan kaj interhoman interŝanĝon kaj plue akceli amikecon inter la du popoloj kaj inter la du landoj.

Li diris, ke en la pasintaj pli ol 40 jaroj svisaj entreprenoj profunde partoprenis en reformo kaj malfermo de Ĉinio kaj helpis Ĉinion en ekonomia kaj socia disvolvo kaj ankaŭ estis profititaj riĉe pro tio. La pordo de malfermo de Ĉinio estas pli kaj pli granda kaj Ĉinio bonvenigas pli multajn svisajn entreprenojn fari investon en Ĉinio.

Viola Amherd bonvenigas la oficialan viziton de Li Qiang. Ŝi konigis la ŝtatan situacion de Svisio kaj pejzaĝon survoje. Ŝi diris, ke Svisio volas kune kun Ĉinio fortigi interhoman interŝanĝon kaj pluapaŝe akceli interkomprenon kaj amikecon inter la du popoloj

La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri sciencteknika novigo, verda disvolvo, kulturo kaj turismo, vintraj sportoj kaj unuanime konsentis antaŭenigi kunlaboron en koncernaj kampoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree