Wang Yi renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de Araba Ligo Ahmed Aboul-Gheit
Mirinda Publikigita: 2024-01-15 19:31:39

La 14an de januaro laŭ la loka tempo, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, intervidiĝis kun ĝenerala sekretario de Araba Ligo Ahmed Aboul-Gheit en Kairo.

Wang diris, ke sukcese okazis la unua Ĉina-Araba Pintkunveno, kaj prezidanto Xi Jinping kaj gvidantoj de arabaj landoj atingis gravajn konsentojn, kiuj kondukos la ĉina-arabajn rilatojn al plej bona periodo en la historio. En la pasinta jaro, ambaŭ flankoj forte akcelis efektivigon de fruktoj de la ĉina-araba pintkunveno. La kuranta jaro markas la 20an datrevenon de fondiĝo de la Ĉina-Araba Kunlabora Forumo. En la pasintaj 20 jaroj, la forumo faris gravajn kontribuojn por disvolvo de la ĉina-arabaj rilatoj kaj jam estas “ora marko” de la kuna kunlaboro inter Ĉinio kaj arabaj landoj. La deka ministronivela kunveno de la forumo okazos en Ĉinio en 2024 kaj Ĉinio volas fortigi kunordigon kaj komunikadon kun la Araba Ligo por bone okazigi la kunvenon kaj malfermi novan perspektivon kaj doni novan movforton por la duflankaj rilatoj.

Ahmed Aboul-Gheit diris, ke la Araba Ligo firme subtenas la principon de unu Ĉinio kaj la politikon de “unu lando kun du socisistemoj”, oponas kontraŭ duobla normo en homaj rajtoj kaj en demandoj pri Xinjiang kaj kontraŭ interveno en internajn aferojn de Ĉinio.

Wang diris, ke Ĉinio kaj la Araba Ligo estas veraj amikoj kaj bonaj partneroj. Post la interparolo, ambaŭ flankoj subskribis kunlaboran dokumenton pri establo de Ĉina-Araba Alianco de Pensbankoj kaj publikigis komunan deklaron pri konflikto inter Palestino kaj Israelo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree