Donitaĵoj montras, ke en Ĉinio estas preskaŭ 300 milionoj da maljunuloj super 60 jaroj kaj, krome, la nombro ankoraŭ kreskas pli. En tiu procezo la bezono de tiuj homoj estas diversa kaj granda. La 15an de januaro la Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro eldonis “Opinio pri Disvolvado de Arĝenthara Ekonomio por Pli Feliĉigi Maljunulojn”, kiu estas la unua politika dokumento kun la nomo “arĝenthara ekonomio” (t.e. maljunula ekonomio) en Ĉinio.
En la opinio sin trovas 26 paŝoj el 4 kategorioj. En la estonteco la ŝtato subtenos altkvalitajn produktadon kaj servadon, tiel ke maljunuloj dividu la fruktojn el evoluigado kaj havu feliĉan maljunecon.
Nuntempe, la ekonomia skalo de arĝenthara ekonomio en Ĉinio estas ĉ. 7 duilionoj da juanoj, egalanta al ĉ. 6% de la Malneta Enlanda Produkto (MEP). En 2035 ĝi atingos 30 duilionojn da juanoj, egalanta al ĉ. 10% de MEP.