La 17an de januaro la ĉina Ŝtata Statistika Buroo informis la staton de la nacia ekonomia funkciado en 2023. Laŭ la prova kalkulado la malneta enlanda produkto de 2023 en Ĉinio estis 1 260 582 miliardoj da juanoj kaj laŭ la konstantaj prezoj pliiĝis je 5,2% kompare kun la sama periodo en 2022. Ĉinio havis novan progreson en la formado de nova disvolva dispozicio en 2023, se oni konsideras el la “duobla cirkulado”, nome enlanda kaj internacia.
La interna postulo kontribuanta al la ekonomia kresko atingis 111,4%
El la granda cirkulado enlanda la forta potencialo de enlanda merkato senĉese liberiĝis, kaj tio multe akcelis ekonomian disvolviĝadon. En la jaro 2023 la interna postulo kontribuanta al la ekonomia kresko atingis 111,4%, nome altiĝis je 25,3 procentopunktoj kompare kun la sama periodo de 2022.
Ĉina eksporta valoro de varoj en 2023 kreskis je 0,6%.
El la internacia cirkulado la kvalito kaj nivelo leviĝis samtempe. En 2023 la eksporta sumo de varoj de Ĉinio kreskis je 0,6% kompare kun la pasintjare sama periodo. Kaj krome, ordinaraj komercoj kaj la proporcio de importo kaj eksporto de privataj entreprenoj ĉiuj kreskis en diversaj gradoj.