La 16an de januaro ĉina ĉefministro Li Qiang ĉeestis la Jarkunvenon de la Monda Ekonomia Forumo (MEF) 2024, kaj faris paroladon. Prezidis la jarkunvenon Klaus Schwab, fondito kaj plenuma prezidanto de la MEF.
Li Qiang diris, ke la ĉeftemo de la jarkunveno “Rekonstrui Fidon” tre konfirmas al la zorgoj de homoj. Fido baziĝas sur la vizio pri pli bona estonteco por la homaro kaj sur la volo kunlabori por ĝi. Kiel diris prezidanto Xi Jinping, la mondo eniris novan periodon de tumulto kaj ŝanĝo, sed la ĝenerala direkto de homa disvolviĝo kaj progreso ne ŝanĝiĝos, la ĝenerala logiko de la zigzaga progreso de la monda historio ne ŝanĝiĝos, kaj la ĝenerala tendenco de la internacia komunumo havanta komunan estontecon ne ŝanĝiĝos. Ĉiuj flankoj devas demeti siajn antaŭjuĝojn, transponti diferencojn, trakti unu la alian kun sincereco, direktiĝi unu al la alia kaj unuiĝi kiel en unu tuton por rompi la konfidan deficiton.
Jen la tuta teksto de la parolado de Li Qiang: