Li Qiang sendis gratulan mesaĝon al franca ĉefministro
Pluveta Publikigita: 2024-01-17 18:03:22

La 16an de januaro ĉina ĉefministro Li Qiang sendis gratulan mesaĝon al sia franca paralelulo Gabriel Attal pro lia elektiĝo kiel franca ĉefministro.

Li diris, ke Ĉinio kaj Francio estas konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj grandaj landoj kun tradicio de sendependeco. De la lastaj jaroj sub la strategia gvidado de la ŝtatestroj la ĉina-francaj rilatoj stabile antaŭeniĝis injektante trezoran stabilecon al la tumulta mondo. Ĉi-jare estas la 60-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, kaj la rilatoj inter la du landoj komencis novan iradon por heredi la pasintecon kaj eniri en la estontecon. Li pretas kunlabori kun Attal por injekti novan viglecon al profundigo de interŝanĝoj kaj kunlaboro inter la du flankoj en diversaj kampoj kaj fari novajn kontribuojn por konstrui stabilan, reciproke utilan, pioniran kaj progreseman ampleksan strategian partnerecon de Ĉinio kaj Francio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree