Wang Yi intervidiĝis kun prezidento de Kartvelio
Mirinda Publikigita: 2024-01-18 19:35:08

Merkrede laŭ la loka tempo kartvela prezidento Alassane Ouattara intervidiĝis kun Wang Yi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

Ouattara diris, ke li alte taksis la regan koncepton kaj la popolan senton de prezidanto Xi Jinping, admiras rimarkindajn atingojn akiritajn de Ĉinio kaj dankas Ĉinion, kiu rolas kiel granda lando, pro ties respondeco pri paco kaj disvolvo. Kartvelio plue metas la rilatojn kun Ĉinio en prioritatan lokon, atendas lerni sukcesajn spertojn el Ĉinio, plivastigas kunlaboron en diversaj kampoj kaj antaŭenigas efektivigon de fruktoj akiritaj en la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo por plibone feliĉigi la du popolojn.

Ouattara akcentis, ke Kartvelio havas klaran starpunkton pri la tajvana demando, tio estas ke ekzistas nur unu Ĉinio en la mondo kaj Tajvano estas parto de Ĉinio.

Wang transsendis varman saluton de prezidanto Xi al la prezidento Ouattara kaj diris, ke Ĉinio plue parolos por kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj de Kartvelio kaj volas kune efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj kaj antaŭenpuŝi la reciprokeutilan kunlaboron inter la du landoj al pli alta nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree