De la Oficejo de la Ĉina Homporta Spaca Inĝenierio oni informiĝis, ke post kiam la kargo-spacoŝipo eniris en la orbiton, ĝi plenumis sian statan akordigon kaj, je 1:46 en la 18a de januaro 2024, sukcesis kupligi sin kun la posta konektejo de la kerna kajuto de la spaca stacio. Post la kupliĝo la ŝipo kaj la stacio kiel kombinaĵo flugos dum certa daŭro. Poste, la skipo el la astronaŭtoj de la spacoŝipo Shenzhou-17 eniros en la kargo-spacoŝipon Tianzhou-7 kaj laŭplane faros koncernajn laborojn de vara transportado.