Laŭ konigo de koncerna respondeculo pri industria kaj informatika disvolvo de Ĉinio, en 2023 la produktado kaj vendado de aŭtoj de Ĉinio ambaŭ superis 30 milionojn kaj kreskis respektive je 11,6% kaj 12%, kreante rekordojn en la historio kaj okupante la unuan lokon en sinsekvaj 15 jaroj en la mondo. La eksporta kvanto de aŭtoj estas 4,91 milionoj, pliiĝante je 57,9% kompare kun la antaŭa jaro kaj unuafoje okupis la unuan lokon en la mondo.