Ne kovras la veron klaĉoj de iuj landoj pri Xinjiang
CMG Publikigita: 2024-01-25 17:30:10

La 23an de januaro, en Ĝenevo de Svislando, en la kvara laŭlanda ekzamenado de la Homrajta Konsilio de UN, ĉina reprezentanto konigis la disvolvan vojon kaj atingojn de Ĉinio pri homaj rajtoj. Pli ol 120 landoj donis pozitivan takson al Ĉinio kaj esprimis jeson pri la stato de homaj rajtoj de Ĉinio. Sed tio ne kontentigis iujn okcidentajn landojn, kiuj provis politikigi la ekzamenadon pri homaj rajtoj de Xinjiang.

Ekster la kunveno okazantaĵoj en Ĉinio pruvas la koncernan konigon. En 2023 Xijiang akceptis 265,44 milionjn da turistoj enlandaj kaj eksterlandaj, do la nombro kreskis je 117% kompare kun la pasintjare sama periodo. Tio estas nova rekordo. Kiu povus imagi, ke tie antaŭ multaj jaroj okazis serio da teruraĵoj. Kio do ŝanĝis la situacion?

En 2023 Ĉinio eldonis la blankan libron Kontraŭterorisma Leĝa Sistemo kaj Praktiko de Ĉinio, kiu detale konigas kontraŭterorismajn farojn kaj efikojn de Ĉinio. Tio liveras respondon al la ekstero pri ŝanĝiĝo de Xinjiang. Laŭ la enhavo de la blanka libro, laŭleĝe kontraŭi terorismon ne nur maksimume batas terorismon, kiu atencas la vivojn kaj posedaĵojn de popolanoj, sed ankaŭ esence garantias la rajton je vivo, disvolvo kaj aliaj de la popolo. Publikopinio montras, ke la sekureco de ĉinaj civitanoj kreskis de 87,55% en 2012 al 98,62% en 2021, kaj la nivelo ĉiam restas alta.

Terorismo estas komuna malamiko de la homaro, kaj ankaŭ Ĉinio estas suferanto. Ekzemple, de 1990 ĝis 2016 en Xinjiang okazis pli ol mil teroraj eventoj, kiuj rezultigis grandan nombron da mortoj. Februare de 2012, en teroraĵo en la regiono Kashgar ujgura junulo Wumulikasimu (laŭ ĉinlingva prononco) estis mortigita. Post multaj jaroj lia parenco rememorante diris: “Tiu ĉi afero ŝajnas al nia familio kvazaŭ trajno kuranta subite elreliĝus.”

Timo, morto, stagno de disvolvo… tiuj sekvoj metas homojn en konscion: nur laŭleĝa bato kontraŭ terorismo povas garantii homajn rajtojn.

Faktoj pruvas, ke la leĝa spirito de Ĉinio kontraŭ terorismo estas entute akorda kun la internacia principo kaj ideo kontraŭ terorismo. Iuj okcidentaj landoj tamen praktikas “duoblan normon” sur kontraŭterorisma problemo kaj per preteksto de tiel nomataj “leĝordigo” kaj “homaj rajtoj” intervenas internajn aferojn de Ĉinio, kaj tio ne nur malhelpas internacian kunlaboron kontraŭ terorismo, sed ankaŭ detruas la tergloban garantion pri homaj rajtoj.

Dum la kvara laŭlanda ekzamenado de la Homrajta Konsilio de UN Ĉinio deklaris, ke ĝi alprenos 30 novajn elpaŝojn por garantii homajn rajtojn kaj pliigi la feliĉon de la popolo. Kiaj estas homaj rajtoj de Ĉinio? La forta subteno de pli ol 120 landoj do estas plej bona respondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree