Proksimiĝas la Printempa Festo de la Draka Jaro. En ĉina urbo Lanzhou, Gansu-provinco, estas pli kaj pli densa la festa etoso. Ĉe centjara Zhongshan-Ponto en Lanzhou ruĝaj lanternoj estas pendigataj sur la ponto, aldonante helan ruĝecon al la malvarma vintro. Ili ne nur allogas civitanojn kaj turistojn, sed ankaŭ ornamas la vojaĝon por turistoj revenantaj hejmen.