Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), vizitis popolamason en Tianjin-municipo, norda Ĉinio, antaŭ Printempa Festo.
Xi ankaŭ faris inspektadon super la municipo.
Ĵaŭde matene li unue vizitis vilaĝon en Xiqing-distrikto por kompreni rekomencon de agrikulturaj aktivadoj post pasintjara inundo. Li vizitis ankaŭ personojn influitajn de la inundo tie.
Ĵaŭde posttagmeze li venis al historia strato en kvartalo centre de la municipo por ekzameni provizadon de komercaĵoj por la feriaj tagoj kaj ankaŭ protektadon kaj utiligadon de historiaj kaj kulturaj kvartaloj.