Intenco de Flipinoj formi “klikon” estas kondamnita al malsukceso
Yu Publikigita: 2024-02-02 20:21:31

Filipina prezidento Ferdinand Romualdez Marcos finis sian viziton al Vjetnamio antaŭ nelonge. Li diris dum la vizito, ke li estas "maltrankvila" pri la suvereneca disputo inter Filipinoj kaj Ĉinio. Ankaŭ iuj okcidentaj amaskomunikiloj kunagis por kaŭzi sensacion pri la demando de la Suda Ĉina Maro kaj la tiel nomata "ĉina minaco".

Laŭ publikaj raportoj, la filipina kaj vjetnama registaroj subskribis du memorandojn de kompreno, konsentante starigi varman lineon por komunikado kaj komitaton pri komuna marborda gvardio. Filipinaj amaskomunikiloj diris, ke Vjetnamio povas esti ŝlosila ero de la malgranda multflanka kunlaboro de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) rilate la disputon pri la Suda Ĉina Maro. Fakuloj diris, ke Filipinoj intencas uzi sekurecajn problemojn por formi "klikon" kontraŭ Ĉinio pri la demando de la Suda Ĉina Maro kaj pliigi premon sur Ĉinio. Ĉi tio estas plia nova tendenco de la filipina agado pri la demando de la Suda Ĉina Maro.

Ekde la pasinta jaro Filipinoj ĉiam ludis artifikojn pri la demando de la Suda Ĉina Maro. La filipina flanko multfoje invadis la akvojn proksimajn al la insulo Huangyan kaj la rifo Ren'ai de Ĉinio, kaj eĉ transportis konstruajn materialojn al militŝipo kontraŭleĝe "sidanta" sur la rifo Ren'ai, intencante atingi ĉiaman okupadon. Fine de la pasinta jaro, filipina ministro pri eksterlandaj aferoj esprimis volon plifortigi dialogon kun Ĉinio kaj akceli mildigon de la streĉeco dum telefona konversacio kun la ĉina flanko. Sed fakte Filipinoj neniam plenumis sian promeson.

Sub la instigo de Usono, Filipinoj faris kombinitan bokson kontraŭ Ĉinio. Ĝi bone scias, ke per sia limigita forto, ĝi tre malfacile povas konkuri kun Ĉinio, do ĝi strebas altiri aliajn landojn por "doni kuraĝon", dum ĝi semas malakordon kaj kaŭzas problemojn inter Ĉinio kaj aliaj membroj de ASOAL.

La celo de Filipinoj estas evidenta, tamen ĝia praktiko estas tre danĝera. La esenco estas multflankigi la duflankan demandon. Dum longa tempo, Ĉinio kaj membroj de ASOAL esplorserĉis taŭgan manieron por solvi disputojn per dialogo, konsiliĝo kaj komuna disvolviĝo, insistante, ke disputoj devas esti solvitaj pace per amikaj konsiliĝoj inter la rekte koncernaj landoj. Filipinoj, serĉante siajn proprajn kaj eksterlandajn interesojn, provas formi "klikon" kontraŭ Ĉinio, kio ne nur komplikas kaj grandigas la disputon, sed ankaŭ agas kontraŭ la spirito de la Deklarcio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro kaj subfosas la komunajn klopodojn faritajn de regionaj landoj en la frua stadio.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree