Wan Lijun, prezidanto de la 11-a komitato de la Tuta Ĉina Federacio de Revenintaj Transmaraj Ĉinoj (TĈFRTĈ), vendrede esprimis bondezirojn al transmaraj ĉinoj revenintaj al la patrolando kaj ĉinoj vivantaj en aliaj landoj kaj iliaj familioj antaŭ Printempa Festo, aŭ Ĉina Luna Novjaro.
Wan promesis fari pli da klopodoj por pli bona servado al transmaraj ĉinoj revenintaj al la patrolando, kaj reasertis promeson de TĈFRTĈ pri celebro de la 75-a datreveno de la fondo de la Ĉina Popola Respubliko per reala agado.