Ĉina prezidanto Xi Jinping esprimas salutojn kaj bondezirojn al la ĉina popolo de ĉiuj etnogrupoj kaj ankaŭ al samlandanoj en Honkongo, Makao kaj Tajvano kaj transmaraj ĉinoj.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li vizitis la nordan municipon Tianjin por saluti kadrojn kaj popolamasojn antaŭ la Printempa Festo, la ĉina tradicia novjaro.