Ĉina prezidanto Xi Jinping diris vendrede, ke li volas labori kun la vjetnama flanko por puŝi la ĉina-vjetnaman komunumon kun komuna estonteco ekradiki kaj porti fruktojn.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn en gratula letero por interŝanĝi salutojn de la Printempa Festo kun Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio.