Necesas ĉina kunlaboro por “Hindo-Pacifika Strategio” de EU
Ĝoja Publikigita: 2024-02-02 20:13:33

Malfermiĝis la tria ministronivela forumo de la Eŭropa Unio pri la regiono de Hindia Oceano kaj Pacifiko vendrede en Bruselo, Belgio. En 2021 la EU publikigis la unuan dokumenton pri "Hindo-Pacifika Strategio", substrekante aktive pliigi ekonomian kontakton kun la regiono de Hindia Oceano kaj Pacifiko kaj partopreni en regionaj aferoj pri sekureco. Cui Hongjian, profesoro de Pekina Universitato de Fremdlanda Stuado, diris, ke la forumo celas efektivigi "Hindo-Pacifikan" kun "karakterizaĵoj de la EU".

Estas menciinde, ke la forumo ne invitis Ĉinion kaj Usonon. Ĉinio mem estas grava lando en la regiono. La EU asertas sian volon konservi kunlaboron kun Ĉinio, sed samtempe ĝi havas suspekton kontraŭ Ĉinio, kio reflektas la kontraŭdiran sintenon de la EU. Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio estas fidinda kaj nemankigebla partnero de la EU ĉu por solvi elstarajn problemojn en Eŭropo ĉu por efike solvi tutmondajn defiojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree