La 10-a de februaro estas la ĉina novjaro Printempa Festo laŭ la lunkalendaro, kaj ĝi estas la festo plej solena, plej varma kaj plej karakteriza en Ĉinio. Laŭ la ĉina tradicia kalendaro, la Printempa Festo markas la komencon de jaro de drako, kaj laŭ ĉinoj tradicie drako simbolas bonan aŭspicion kaj donos al homoj esperon kaj bonan oportunon.
Urusov Volodymyr, vicprofesoro de la fakultato pri historio sub Nacia Universitato de Kievo Taras Shevchenko, vivis sep jarojn en Ĉinio kaj havas profundan impreson pri la Printempa Festo. "Kiel unu el la plej gravaj tradiciaj festoj de Ĉinio, la Printempa Festo estas ne nur ferio, sed ankaŭ kultura festeno plena de viveco kaj ĝojo."
Hungara Hajnal Laszlo venis al Ĉinio en la jaro 1999 kaj nun 22 jarojn laboras kaj vivas en Pekino. Li havas proprajn opiniojn pri diferenco inter la Novjara Tago kaj la Printempa Festo. "La Novjara Tago estas same grava por ĉinoj, hungaroj kaj homoj de aliaj nacioj. Ekzemple, kiel aliaj eŭropanoj hungaroj festas Novjaron la 31-an de decembro kaj la 1-an de januaro. Ĉinoj havas ne nur la samon, sed ankaŭ propran novjaron."
Germano Uwe Krauter jam vivas en Ĉinio 50 jarojn. En la komencaj tagoj en Pekino li ne povis trovi restoracion pri okcidentaj manĝaĵoj, sed nun li povas gustumi bongustaĵojn el diversaj lokoj de la mondo.
Svedo Hans Larsson faris komparon inter la Printempa Festo kaj Kristonasko. Laŭ li, ili same gravas por propraj regionoj kaj celas rekuniĝon de familianoj. "Post jara diligenta laborado venas Kistonasko, tiam en Svedio ĉiuj familioj aĉetas aŭ mem faras klasikajn sep-specajn kukojn por montri riĉecon kaj bondezirojn al nova jaro. Tio tre similas kun manĝo en la antaŭvespero de la Printempa Festo, la lunkalendara Novjaro de Ĉinio."
Fakte, kiel la plej solena tradicia festo, manieroj por festi la Printempan Feston silente ŝanĝiĝis. Ekzemple, por malpliigi poluon estas malpermesita eksplodigi petardojn en multaj urboj de Ĉinio.
De la 26-a de januaro ĝis la 5-a de marto ĉinoj revenas de urboj, kie laboras, al urboj, kie troviĝas hejmo, aŭ vojaĝas aŭ vizitas amikojn kaj parencojn, pro tio la periodo estas titolita "transportado de Printempa Festo". Laŭ naciaj aŭtoritatoj dum la 40 tagoj pli ol 9 miliardoj da homoj vojaĝos, tial la "transportado" estas rigardata "rara fluado de loĝantoj en la mondo".
Glendi Xhani, lektoro de Konfucea Instituto de Universitato de Tirano,"Mi unuafoje spertis la Printempan Feston en 2000 en Ĉinio. Mi ne konis ĝin tiam, mi rimarkis, ke sekve de proksimiĝo de la festo la urbo Pekino ruĝiĝis kaj plimultiĝis homoj sur stratoj. Mi sentis strange kaj demandis iun amikon: 'Kien ili venis?' La amiko respondis: 'Amaso da personoj, kiuj laboras en Pekino ĉirkaŭ tutjare, revenis al hejmlokoj por rekuniĝo kun famililanoj en la Printempa Festo.' "
La Printempa Festo, kiel parto de ĉina tradicia kulturo, nun kontinue marŝas al la mondo, ankaŭ la mondo varme brakumas ĝin. Nun en la tuta mondo proksimume 20 landoj agnoskis ĝin kiel leĝan ferion. Fine de 2023 la 78-a Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) aprobis rezolucion, konfirmante ĝin ferio de la UN. La rezolucio donis al la Printempa Festo pli da mondeco kaj akcelis interŝanĝojn kaj interlernojn de malsamaj civilizacioj.
Abdulaziz Alshaabani, saud-arabia fakulo pri esplorado de ĉinaj aferoj, “Kiel aliaj tradiciaj festoj, la ĉina Printempa Festo fariĝis monde konata, ĉar ĝi estas grava por ĉinoj kaj por reveno al hejmloko kaj pasigo de ferio kun iliaj familianoj, ankaŭ ĉar celebraj aktivadoj kaj praktikoj de ĉinoj en al festo kaj elsendado de amaskomunikiloj kaj sociaj mediatoj. En la kutimoj plej gravas familia kuniĝo kaj komuna gustumo de tradiciaj manĝaĵoj, kio indikas, ke la ĉina kulturo zorgas pri ligo de familio, kaj tiu ĉi punkto tre proksima al la araba kaj islama kulturo.