Xie Yunxian, heredanto de pasta skulpturo, pagis du semajnojn kreante dumetroaltan drakforman skulptaĵon por bonvenigi venantan Ĉinan Novjaron en Yuncheng, Shanxi-provinco, norda Ĉinio. Laŭ ĉina tradicia zodiako la jaro 2024 estas jaro de drako. Xie kreis la artaĵon kun aŭspiciaj simboloj por esprimi bondezirojn. Kiel bonvenigataj popolartaĵoj pastaj skulptaĵoj estas ofte farataj el koloraj argiloj aŭ gluecaj rizoj en diversajn formojn kaj stilojn.