La 7an de februaro ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al ĉilia prezidento Gabriel Boric pro la gravaj viktimoj kaŭzitaj de la severaj fajroj en Ĉilio.
Xi diris, ke li estas ŝokita eksciinte pri la severaj fajroj en Ĉilio, kiuj kaŭzis gravajn perdojn de homoj kaj proprietoj. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi esprimis profundan kondolencon por la viktimoj kaj la sinceran konsolon al la familioj de la viktimoj kaj la homoj en la katastrofejo. Li kredas, ke la trafita regiono povos venki malfacilaĵojn kaj rekonstrui siajn hejmojn.