Kiel oni nomas “龙” en via nacia lingvo?
Mirinda Publikigita: 2024-02-11 21:47:42

En la anglan lingvon oni tradukis ĉinan ideogramon “龙” per drako kaj lastatempe nova esprimo ofte aperas, ĝi estas “loong”, kun la prononco tre simila al tiu de la ĉina lingvo. 

Kial “龙” estas “drako”? Kie devenas la vorto “loong”?

En la libro verkita de italano Marko Polo estis registrita la vorto “drako”. Poste en la vortaro “Ĉina-Angla Vortaro” brita misiisto Robert Morrison tradukis la ĉinan ideogramon “龙”  drako. Tiu vortaro havas grandan influon en la Okcidento kaj la traduko estas uzata ĝis nun. 

En la komenco de la 19a jarcento, brita misiisto Joshua Marshman aldonis la prononcon “loong” en sia libro “Elementoj de Ĉina Gramatiko”. Lastatempe la vortaro Oksforda Angla Vortaro enhavis la vortojn “Ĉinan dragon” kaj en la klarigo aldonis pozitivan sencon de drako en la ĉina kulturo. 

 

La 3an de februaro, sudpacifika lando Fiĝio emisiis poŝtmarkon por la Draka Jaro laŭ la ĉina luna kalendaro kaj en la aktivado aperis signoj de la vorto “loong”. Fiĝia prezidento Wiliame Katonivere nomis la Jaron de Drako kiel “la jaron de loong” en siaj salutoj al la ĉina popolo por la Printempa Festo.  

Ĉu “loong”, ĉu “drako”, kiel vi nomas “龙” en via nacia lingvo?

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree