Dum la Printempa Festo, ĉinoj esprimas siajn bondezirojn por la venonta nova jaro per popolaj aktivadoj.
Tomas, blogisto el Nederlando, festis la alvenon de la Jaro de la Drako per lokaj kulturaj eventoj en la urbo Shaoxing, Zhejiang-provinco. Kune kun siaj eksterlandaj amikoj, li spertis la procedon fari novjarajn kukojn kaj zongzi-ojn, rigardis lokajn kaligrafiajn majstrojn skribi versoduojn kaj admiris novjarajn florboatojn kurantajn en la kanaloj.
"Printempa Festo ne nur temas pri familia rekuniĝo, sed ankaŭ pri beleco de la ĉina kulturo," li diris.