Zimbalono naskiĝis en mezorienta regiono antaŭ 4 000 jaroj kaj iam estis kultura portilo atestanta la interŝanĝojn sur la Silka Vojo. Profesoro de Centra Konservatorio de Muziko, zimbalona ludisto Liu Yuening ekkonis la zimbalonon en la 9a jariĝo kaj de tiam ŝin akompanis la zimbalono je pli ol 40 jaroj. Ŝi kelkfoje vizitis Usonon, Hindion, Hungarion kaj aliajn pli ol 40 landojn kaj regionojn por studo kaj prezentado. Ŝi samtempe enkondukis la zimbalonan instruametodon de Eŭropo al la muzika leciono de Ĉinio.
Zimbalono jam estas nova ponto kaj nova vojo por transkultura interŝanĝo kaj disvastigo inter la Oriento kaj la Okcidento. Liu, kiel sendito de transkultura interŝanĝo, per zimbalono, sin dediĉas al kunligo inter Ĉinio kaj la mondo kaj antaŭenigas interŝanĝojn kaj interlernadon inter malsamaj landoj, malsamaj nacioj kaj malsamaj kulturoj.