Han Zheng ĉeestis bankedon de Usona Komerca Ĉambro en Ĉinio
Pluveta Publikigita: 2024-03-03 15:21:42

Invitite de Usona Komerca Ĉambro en Ĉinio ĉina vicprezidanto Han Zheng ĉeestis la jaran bankedon okazinta en Pekino kaj faris parolon.

Han Zheng diris, ke ĉi-jaro estas la 45a datreveno de la establiĝo de la ĉina-usonaj diplomatiaj rilatoj. Prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Biden sendis mesaĝojn unu al la alia. La "San-Franciska Espero" atingita en la renkontiĝo inter la du ŝtatestroj pasintjare montris la direkton kaj elmetis projekton por la stabila, sana kaj daŭrigebla disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Dum la pasinta duonjarcento, la ĉina-usona ekonomia kaj komerca kunlaboro atingis realajn rezultojn kaj faris gravajn kontribuojn al la ekonomia kaj socia disvolviĝo de la du landoj. La komercaj komunumoj de la du landoj estas partoprenantoj, atestantoj kaj kontribuantoj al la kunlaboro inter la du landoj, kaj ankaŭ estos la pioniroj de pli kaj pli bona kunlaboro estonte. Han esperas, ke la ambaŭ flankoj konstruos solidan bazon de amikeco kaj reciproka konfido, aktive vastigos kunlaborajn kampojn, kreos favoran disvolvan medion kaj akcelos ĉina-usonan ekonomian kaj komercan kunlaboron reciproke utila, stabila kaj longdaŭra.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree