Okazis Honora Konferenco kaj Ceremonio por Internacia Virina Tago en Pekino
Mirinda Publikigita: 2024-03-03 15:16:47

La 3an de marto en Pekino, la Ĉina Virina Federacio okazigis konferencon memore al la Internacia Virina Tago kaj por honora laŭdo. Prezidanto de la federacio, ŝtata konsilisto Shen Yiqin ĉeestis la konferencon kaj faris parolon.

Ŝi donis festan saluton al virinoj de ĉiuj etnogrupoj kaj ĉiuj rondoj de la lando kaj esprimis varman gratulon al progresintaj grupoj kaj individuoj honore laŭdataj en la konferenco. Ŝi diris, ke ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping ĉiam donas altan atenton al la virina afero, ĉiam zorgas la virinajn popolanojn kaj persone planis kaj antaŭenigis laborojn por virinoj kaj akcelis progreson de virinoj en ĉiuj aspektoj. Ŝi esperas, ke amaso da virinoj senŝanceliĝe sekvas la Partion, aktive sin dediĉos al granda praktiko de ĉina modernigo kaj per efektivaj klopodoj kaj realaj atingoj kontribuos virinan saĝon kaj forton al konstruado de la lando kaj revigligo de la nacio.

La konferenco honore laŭdis 10 landajn modelojn de Ruĝflaga Portanto de la 3a de marto, 300 Ruĝflagaj Portantoj de la 3a de marto kaj 200 kolektivojn de Ruĝflaga Portanto de la 3a de marto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree