Kial Usono desegnas tiun ĉi “dabingon” por Filipinoj?
CMG Publikigita: 2024-03-14 20:16:17

La 12an de marto en Manilo, la ĉefurbo de Filipinoj, la usona komerca ministro Gina Raimondo asertis, ke Usono helpos al Filipinoj duobligi fabrikojn de duonkonduktanto por eviti "troan koncentriĝon”de tutgloba blatoĉeno. Antaŭ tio ŝi proklamis, ke usonaj kompanioj investos en Filipinoj miliardon da usonaj dolaroj. Ĉu tio estas sincera helpo aŭ alia kalkulo? Nu, ni vidu.

Multajn jarojn antaŭe, investo de Usono al Filipinio ĉiam estis malalta, kaj la investa sumo en ĉiu jaro ofte tenis sin en la skalo de miliardo da dolaroj. Ekde junio de 2022, kiam organiziĝis la nova filipina registaro, Usono pli intensigis sian altiron de Filipinoj, celante antaŭenigi la tiel nomatan "Hindopacifikan Strategion", sed la investa sumo ne kreskis.

En tiu ĉi vizito al Filipinoj Raimondon akompanis delegacion el 22 komercaj kaj strategiaj membroj. Kvankam ŝi alttone proklamis, ke usonaj kompanioj investos en Filipinoj, sed ŝi ne detalis kiel fari. Analisto sugestis, ke estas granda dubo, kiomgrade ĝi investos en Filipinoj, ĉar laŭ antaŭaj spertoj Usono "buŝe parolis multe, sed reale faris malmulte".

Estas evidente, ke la promeso de Usono investi en Filipinoj estas nenio alia ol "dabingo". Kia intenco do estas post tio?

Analizisto rimarkis, ke la tiel nomata "Hindopacifika Strategio"de Usono inklinas ĉefe al sekureco kaj milita afero, sed ne sufiĉe al ekonomio. La filipina ekonomio estas malforta, kaj nun ĝi urĝe disvolvas sian ekonomion. En ĉi-foja investo promesita de Raimondo en Filipinoj unu intenco estas plenigi ekonomian enhavon de la tiel nomata "Hindopacifika Strategio" kaj enmeti ekonomian dinamikon en la militaferan aliancon de Usono kaj Filipinoj.

Kiel eksterregiona potenco, Usono ekonomie altiras al si Filipinojn kun alia politika intenco, t.e. agi kontraŭ Ĉinio kaj bridi Ĉinion utiligante Filipinojn. Ekzemple, en la problemon de la Suda Ĉina Maro Usono jam pli profunde sin implikis.

Ĝuste antaŭ la vizito de Raimondo al Filipinoj, tiu rompis sian promeson kaj sendis du marbordgardajn ŝipojn kaj du provizajn ŝipojn por trudiĝi en akvon apud la Rifo Ren'ai de la Insuloj Nansha en la Suda Ĉina Maro kaj intence kunpuŝiĝi kun ĉina marbordgarda ŝipo, kiu normale plenumis sian taskon.

Ĉu Filipinoj ne konas la intencon de Usono? Sed, kiam Filipinoj avidas ne propran aferon, ĝi fine perdos pli multe. Filipinoj do devas multe pensi pri si mem, sed ne estu mistifikita de la "dabingo" desegnita de Usono.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree