Esperanto kiel literatura ponto—Intervjuo al Spomenka Štimec
Alessandra Madella Publikigita: 2024-03-15 21:58:38

En marto 2024 la kroata verkistino Spomenka Štimec donacis sep librojn tradukitajn el aŭ al aziaj lingvoj pere de la internacia lingvo al la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang-Universitato, la “Azia Biblioteko de UEA”. La antologio IZOLULO (1993) tradukas kroatajn poemojn al dek kvin lingvoj. La kroata porinfana MIRINDAJ AVENTUROJ DE METILERNANTO HLAPIĈ (Čudnovate Zgode Šegrta Hlapića) de Ivana Brlić-Mažuranić (1874-1938) estis per Esperanto tradukita al la bengala, ĉina, persa kaj vjetnama. Fine, en 2011 aperis la Esperanta versio de la bengala klasikaĵo LA VIVO DE DAMORU (Damoruĉorit) de Trailokyanath Mukhopadhyay (1847-1919). Kroata Esperanto-Ligo kaj Internacia Kultura Servo de Zagrebo montris, kion la ponto de Esperanto povas fari por ne sufiĉe konataj trezoroj de naciaj literaturoj. Spomenka afable konsentis paroli al Ĉina Komunikila Grupo pri tiuj interesaj eldonaj agadoj. 

SŠ: Spomenka Štimec 

AM: Alessandra Madella

AM: Kial vi elektis nomi vian antologion de kroataj poemoj IZOLULO? 

SŠ: La poemo “Izolulo” estas bela ampoemo en la kroata lingvo verkita de poeto Grigor Vitez (1911-1966). Mi aŭdis de esperantisto Ivo Borovečki, kiu esperantigis lian poemon el la kroata, ke li siatempe sendis sian tradukon al Japanio, al sia korespondamiko Kuzawa Yosio. Al la japano la poemo ege plaĉis kaj li japanigis la poemon kaj resendis ĝin al la tradukisto Ivo Borovečki. Tiu tuj skribis leteron al la poeto kaj informis ke alvenis japana traduko de la poemo. Borovečki intencis fari plezuron al la poeto. Kaj kion faris la poeto? Li kadrigis la japanan poemon kaj pendigis ĝin super sia skribotablo kiel ornamaĵon. Legi li ne kapablis. Aŭdi la poemon li ne povis. Sed impresis lin la vidaĵo de ĝi: ĝi estis kiel desegno. (En la fruaj sesdekaj ne estis multaj kontaktoj inter la kroata kaj japana.)

Foje mi vizitis ekspozicion pri la agado de la poeto: lia skribotablo, liaj okulvitroj, marŝbastono. Kaj super la tablo pendis io neklara. Mi sciis kio estis tio.

En 1991 komenciĝis la milito en Kroatio. Invadis tankoj el Serbio, komenciĝis bombado de urboj en Kroatio.

Mi profesie laboris por Esperanto  de 1972 ĝis tiutempe kaj sentis mizere. Post tiom da belaj agadoj nun ni kaŝis nin en la keloj kaj ŝirmejoj antaŭ la bomboj. Mi sentis min tre izolite… kaj memoris la poemon “Izolulo”. Mi sendis la poemon al islanda esperantlingva poeto Baldur Ragnarsson kaj demandis ĉu li emus traduki ĝin. Li resendis. Enkonduke eblis aŭdi sur kasedo ke aŭdiĝas iu islanda vento. Mi sendis poemon en la Esperanto-traduko al ĉina akademiano Li Shijun. Li tuj resendis la ĉinan tradukon. Aŭdinte ke mi kolektas poeziajn reeĥojn en diversaj lingvoj… Mark Fettes mem petis ĉu mi emus sendi al li por ke lia lingvo ne manku…

Multaj poemoj revenis en  la nova lingva vesto el diversaj flankoj de la mondo. Kiam la libro pretiĝis, iu kroata verkisto grumblis, dirante ke mi murdis kroatan poezion en multaj lingvoj. Sed mi emis ke oni legu kroatajn versojn diverslingve, kiam bomboj faladis al la ĉefurbo Zagrebo.

Kiam la libro pretiĝis, mi organizis la lanĉon: mi petis prestiĝajn diplomatojn legi la versojn en sia gepatra lingvo. Mi petis la estraron de tiam plej luksa zagreba hotelo Intercontinental ke tie gastu la poezia programo. La hotelo jesis kaj disponigis la ejon. Kelkaj diplomatoj respondis kaj emis legi en sia lingvo… por helpi ke ni ne sentu izolite. Iuj nur proponis ke la edzino deklamu.

AM: Ĉu estis malfacile trovi por IZOLULO tradukistojn al 15 lingvoj?

SŠ: Ne estis malfacile trovi tradukistojn. Multaj poemoj el la kroata literaturo jam troviĝis tradukitaj kiam mi ekhavis la ideon pri la libro IZOLULO. Mi kolektis la tradukojn kaj mendis nur kelkajn pliajn por kompletigi la verkon IZOLULO. Malgrandaj lingvoj kiel la kroata ofte komunikiĝis kun aliaj per Esperanto.

AM: Kiun rolon ludas MIRINDAJ AVENTUROJ DE METILERNANTO HLAPIĈ en kroata literaturo?

SŠ: MIRINDAJ AVENTUROJ DE METILERNANTO HLAPIĈ estas la klasikaĵo de la kroata literaturo, eldonita post 1912 en multaj eldonoj kaj kelkaj lingvoj. Ekzistas desegna filmo kaj infanfilmo en la kroata. Multaj modernaj infanoj eble eĉ ne legis ĝin sed konas ĝin per desegna filmo.

AM: Kiel Maja Tišljar decidis esperantigi ĝin? 

SŠ: Iu instruistino en Rijeka, Josipa Katunar, opiniis ke necesus tiun verkon esperantigi kaj ŝi faris. La patrinoj kiuj edukas siajn infanojn en Esperanto legis la tradukon kaj konstatis ke ĝi estas ne sufiĉe ellasta, ke necesus retraduki ĝin. Tiutempe Maja  Tišljar studis astrofizikon en Germanio.  Maja estis denaske edukita en Esperanto. Ni demandis ŝian patron Zlatkon Tišljar (Pajon) ĉu Maja emus… Maja ne emis. Sed Pajo klarigis al ŝi ke studento devas foje  fari laboron kiun li/ŝi ne speciale ŝatas. Kroata Esperanto-Ligi pagis la tradukon al Maja. Anstataŭ labori en vendejo por gajni ŝian poŝmonon, ŝi tradukis.

AM: Kiel vi organizis la tradukon de la libro al aziaj lingvoj?

SŠ: Mi emis ke ekzistu HLAPIĈ en iu lingvo de Hinda Unio. Dum iu UK mi aliris Probal Dasgupta kaj demandis ĉu li pretus al sia gepatra, la bengala el Esperanto traduki kroatan infanlibron. Mi havis la libron “Hlapiĉ” enmane. Li rigardis min signifoplene.

- Kiel vi scias ke mi devas tion fari?

- Devas?

- Ĉiutagan tradukadon de 30 minutoj testamentis al mi mia patro, prestiĝa bengala historiisto.

Li petis ke ni imitu Gandhi. Gandhi petis de siaj samlandanoj ĉiun tagon teksti duonhoron por malebligi ke venku la britaj ŝtofoj (kiam Britio eniris Hindan Union). Teksi almenaŭ 30 minutoj ĉiutage por konservi hindajn ŝtofojn kaj ne forgesi teksteknikon. La patro petis ke ni traduku 30 minutojn tage por helpi ke fluu informoj inter diversaj lingvoj de la terglobo kaj ne nur per la angla. Probal bengaligis HLAPIĈ por plenumi la patran peton.

La japana traduko de HLAPIĈ ekestis ĉar iu avo aĉetis infanlibron por legi al siaj nepoj ion interesan kaj teni la nepojn for de TV-aparato! Poste la Esperanto-klubo de la avo eldonis la libron en la japana. Sed ĝi estis modesta eldono. La avo Sekaguĉi Ken prenis sian ŝparmonon (eble la tutan) kaj pagis luksan eldonon de HLAPIĈ –  mi ne sendis por la ĉina muzeo ĉar mi ne plu havis superfluan ekzempleron por vi. Ankaŭ la kroman Korean mi ne plu havis…

AM: Kiel la bengala klasikaĵo LA VIVO DE DAMORU estis eldonita en Zagrebo per la subteno de Eŭropa Unio? 

SŠ: Pajo profunde analizis publikajn konkursojn de Eŭropa Komisiono. Kaj en la jaro 2007 li telefonis al mi kaj diris: vidu, Eŭropa Komisiono  nun havas novan konkurson. En ĝia fokuso estas la lando Hinda Unio. La ideo estas proksimigi Hindan Union al EU. En la konkurso rajtas partopreni nur tiu kiu jam antaŭe ion realigis en kunlaboro kun Hinda Unio. Kaj tio estas vi, Spomenka. Vi havas HLAPIĈ en la bengala ĉe Kroata Esperanto-Ligo. Neniu havas ion similan. Ni kolektu kelkajn landojn kaj proponu ke ni tradukos 3 eŭropajn infanlibrojn al la bengala kaj unu bengalan libron al 3 eŭropaj lingvoj. Ni laboros per Esperanto – EU ne devas koni detalojn, ili sciu ke ni ne havas rektajn tradukistojn el la bengala al la kroata, slovena, itala.

Tri kunlaborantoj ekagis: la itala Edistudio, Interkulturo en Slovenio kaj Kroata Esperanto-Ligo. Probal diris ke ni devas el la bengala al la itala, slovena kaj kroata traduki DAMORU-n. Ĉar ni en Eŭropo konas nur Rabindranath Tagore kaj la dua plej grava verkisto de la bengala lingvo estas Trailokyanth Mukhopadayay. Pri DAMORU mi neniam aŭdis. Sed Probal, tre klera, diris ke ni devas koni lin. Kiam mi eklegis, mi skribis al Probal “Por mi tio ne estas infanlibro”. Li respondis… la celo de la projekto estas proksimigi la Hindan Union al EU. Legu!

Probal pretigis la Esperanto-tradukon. Per ĝi ni tradukis la verkon al 3 EU-lingvoj: la itala, la kroata kaj la slovena. Ĝi ne ekzistis en tiuj lingvoj antaŭe. Ni sekvis modelon de la patro de Probal.

AM: Kiel gravaj estas tradukoj al Esperanto kaj pere de ĝi en la kazo de literaturoj de ne tiel hegemoniaj lingvoj?

SŠ: Por la t.n. “malgrandaj lingvoj” ege gravas tradukoj al Esperanto. (Grandaj lingvoj tion ne bezonas, amaso da verkoj estas tradukataj el grandaj lingvoj.) La mia, la kroata, estas malgranda lingvo. La unua traduko al la ĉina lingvo estis farita per Esperanto en 1931 en Ŝanhajo. KONFESO de virino, verkistino Milka Pogačić. La dua verko el la kroata al la ĉina estis tradukita en 1934, LA ANO DE L’ RINGLUDO.

AM: Ĉu via engaĝiĝo pri tradukoj iel pripensigis vin pri la specifa eco de Esperanto en tiu kampo ?

SŠ: Por mi gravegas Esperanto kiel lingva ponto. Miaj verkoj estis per Esperanto tradukitaj al pluraj lingvoj.

La plej multe tradukata verko el Esperanto estas “KUMEUAUA—LA FILO DE ĜANGALO” de Tibor Sekelj. Lia verko estis tradukita en la japanan kaj eldonita en 300.000 ekz. antaŭ multaj jaroj.

En 2024 la japana eldonisto preparas novan japanan eldonon.

AM: Ĉu vi planas similajn eldonajn agadojn en la estonto kaj kiel eblus subteni ilin?  

SŠ: Nuntempe multaj nepalanoj laboras en Kroatio. Mi ŝatus trovi bonan tradukanton el Esperanto al la nepala por Hlapiĉ.

Ĉu vi konas?

 

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree