Amikeco Disvolvita Per Komunaj Interesoj
Lucia Publikigita: 2024-03-24 16:44:19

Princo Albert II, la estro de la Princlando de Monako, estas malnova amiko de prezidanto Xi Jinping, kaj la du ŝtatestroj multfoje renkontiĝis. Antaŭ kvin jaroj, prezidanto Xi Jinping vizitis Monakon la 24-an de marto 2019. Li estis la unua ĉina ĉefgvidanto kiu vizitis Monakon.

Princo Albert II diris, “Tio estas granda ĝojo por mi. Jen la unua vizito al Monako de ŝtatestro de granda kaj mondpotenca lando."

Prezidanto Xi Jinping kaj Princo Albert II havas multajn komunajn zorgojn. La du ŝtatestroj kune ĉeestis la malfermajn ceremoniojn de la Vintraj Olimpikoj de Soĉi, la Nankinaj Junulaj Olimpikoj kaj la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.

Princo Albert II diris ankaŭ, ke li opinias, ke prezidanto Xi tre bone komprenas la gravecon de sporto, ĉar li ne nur subtenas Pekinon por okazigi la Vintrajn Olimpikojn de 2022, sed ankaŭ esperas, ke la ĉina popolo povas partopreni en fizika ekzercado."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree