Duan Yiruo malfermis fenestron koni Ĉinion por afrikaj infanoj kaj junuloj
Ĝoja Publikigita: 2024-03-28 15:47:45

Duan Yiruo laboris sinsekve en Kamerunio, Mozambiko kaj Ruando, kaj nun instruas ĉinan lingvon en Konfucea Instituto de Universitato de Ruando. En la lastaj multaj jaroj ŝi kaj kolegoj per ĉinlingva edukado malfermis novan fenestron esplori koloran mondon, koni kaj ami ĉinan kulturon.

Februare de 2012 Duan kiel volontulo de ĉinlingva instruisto unuafoje venis al Afriko kaj tiam laboris en la Konfucea Instituto de la Dua Universitato de Yaoundé, Kamerunio. Ŝi diris al raportisto, ke kvankam antaŭ forveturo ŝi ricevis subtilan trejnadon antaŭ ol preni sian novan postenon kaj faris sufiĉan preparon, tamen komence en Afriko ŝi ankoraŭ rakontis multajn defiojn kaj en vivo kaj en laboro.

Duan:"La plej ĉefa defio estas la instrua lingvo, ĉar plejpartaj lernantoj parolas en la franca lingvo. Antaŭ tiu ĉi stato mi nur devigis min mem kiel eble plej rapide ellernis vortojn uzatajn en lecionoj kaj vortojn kaj esprimojn por ĉiutaga uzo de edukado. Tiam ĝeneraligo de interreto en Kamerunio ne estis alta, kio kaŭzis malfacilon de serĉado de edukaj materialoj por ni, kaj ni nur povis uzi paperajn librojn kaj diskojn alportitajn el nia lando."

La Konfucea Instituto de la Dua Universitato de Yaoundé, Kamerunio, disvolvis abundajn aktivadojn de ĉinlingva instruado, kaj studentoj profunde interesiĝis pri la ĉina lingvo, ankaŭ pli kaj pli multe komprenis Ĉinion. Duan gajnis multon pro tio.

Duan:"Ĉiufoje mi vidas, ke ili transskribis tekstojn de lecionoj en notlibrojn dense, multnombre, zorge kaj nete, mi ne povis elteni laŭdi ilin. Danke al tiu ĉi persistado, multaj studentoj fariĝis kvalifikitaj propraj ĉinlingvaj instruistoj, ankaŭ pro ili pli kaj pli da afrikanoj amas la ĉinan lingvon kaj Ĉinion."

Januare de 2016, Duan refoje metis siajn piedojn sur la teron de Afriko kaj venis al bela Mozambiko. Ĉifoje kiel instruisto sendata de la ĉina registaro ŝi faris instruadon en la Konfueca Instituto de Universitato Eduardo Mondelane, tial ŝia respondeco estis pli grava. Kiel priresponda kaj prileciona instruisto por lerneja klaso de la ĉinlingva fako, Duan tuj komencis laboron preninte la postenon.

Duan:"Tiam pli ol 30 studentoj estis elektitaj tavolo sur tavolo el pli ol 200 kandidatoj al la fako de la ĉina lingvo, el ili la studento plej fora venis de la loko, kiu distancas de Maputo, la ĉefurbo, je pli ol 2 kilometroj. Mi gvidis la junulojn unuafoje sperti uzon demanĝbastonetoj, skribi ĉinan ideogramon per tuĉpeniko, voĉlegi poemojn en la ĉina lingvo, ankaŭ atestis, ke ili unuafoje tenante mikrofonon prezidis programon en la ĉina lingvo. Mi registris ĉi tiujn neforgeseblajn unuajn fojojn, kiuj estas kortuŝaj."

Duan diris, ke mozambikaj studentoj unue lernis fonetikajn literojn de ĉinaj ideogramoj kaj laŭgrade altigis nivelon, ĉiufoja kvalita ŝanĝiĝo emociis ŝin.

Duan: "Tio plej multe impresis min, ke unu studento el la unua klaso nomiĝas Wang Hao, li estas tre aktiva kaj ŝatas danci kaj komponadon, iam li invitite partoprenis en programo de televida stacio. Tri monatojn post lernado, li ŝanĝis tekston de leciono en vortojn de rakont-kanto, kaj tiu ĉi metodo freŝa kaj nova surprizis ĉiujn instruistojn. Kaj unu kaj duona jarojn poste li havis sian deziron plenumitan kaj venis al Ĉinio por studado. Ĉi tie mi deziras al li marŝi pli foren sur la vojo de la ĉina lingvo."

Julie de 2023, Duan komencis instruadon en la Konfueca Instituto de Universitato de Ruando. Laŭ Duan, kiel ĉinlingva instruisto ŝi devas al studentoj de Ruando ne nur prezenti brilan tradician kulturon, sed ankaŭ nunajn ĉinojn, precipe laboron, lernadon kaj ĝenon de nunaj ĉinaj junuloj, ĉar inter ili aperos kunsento, pro kunsento naskiĝos intereso, kaj pro intereso ili aktive kaj profunde komprenos la ĉinan kulturon.

Duan diris, ke nun multaj ĉinaj entreprenoj faras investon en Ruando kaj donas postenojn al lokanoj. Iuj ŝiaj studentoj profitas de tio pro lernado de la ĉina lingvo kaj ili estas dankemaj al ŝia subteno kaj helpo.

Duan:"Nun pli kaj pli da ĉinoj faras investon ĉi tie, ankaŭ miaj studentoj ricevis ŝancon labori kiel interpretistoj, pro tio mi fieras. En la fino de la lasta lerneja semestro iu studento donacis al mi lokan lernejan sakon, mi sentas tre emocie. Kiam mi revenos al Ĉinio, vidante ĝin mi rememoros la labortempon ĉi tie."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree